Administra divido de Suda Mato-Groso

La subŝtato  Suda Mato-Groso de Brazilo dividiĝas je

skema mapo

La mezoregionoj estas

  • Centro-Norte de Mato Grosso do Sul (la centro kaj nordo),
  • Leste de Mato Grosso do Sul (la oriento),
  • Sudoeste de Mato Grosso do Sul (la sudokcidento) kaj
  • Pantanais Sul-Mato-Grossenses (la okcidento).

En la centra kaj norda mezoregiono situas la mikroregionoj

  • Alto Taquari kaj
  • Campo Grande.

En la orienta mezoregiono situas la mikroregionoj

  • Cassilândia,
  • Nova Andradina,
  • Paranaíba kaj
  • Três Lagoas.

En la sudokcidenta mezoregiono situas la mikroregionoj

  • Bodoquena,
  • Dourados kaj
  • Iguatemi.

En la mezoregiono Pantanais Sul-Mato-Grossenses ("marĉoj de suda Mato-Groso") situas la mikroregionoj

  • Aquidauana kaj
  • Baixo Pantanal.

La dividon kreis la Instituto Brazila de Geografio kaj Statistiko por statistikaj celoj, do ĝi ne estas politika estaĵo.

Formale tiuj mezo- kaj mikroregionoj nur ekzistis inter la jaroj 1989 kaj 2017, sed neformale ili daŭre uzatas por priskribi situon de urbaj kaj neurbaj municipoj kaj aliajn geografiajn lokojn, kiel montoj, lagoj, riveroj, akvobaraĵoj, minejoj kaj simile.

Pri la unuopaj municipoj de Suda Mato-Groso vidu ankaŭ koncernan vikipedian kategorion.