La sulfura poliporo (Laetiporus sulphureus) estas bazidia fungo el familio de poliporacoj, ordo de poliporaloj. Ĝi estas parazita (june) sulfur-flava fungo de vivantaj aŭ formortintaj laŭbaj arboj. Ĝi aperas ofte sur dikaj branĉoj, trunko de la ĉeriveraj arboj, ekz sur saliko, poplo sed eĉ sur kverko, fruktoarboj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sulfura poliporo
Juna fungokolonio
Juna fungokolonio
Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomanio: Unikonta
Superregno: Opisthokonta
Regno: Fungoj Fungi
Subregno: Dikarya
Filumo: Bazidiomicetoj Basidiomycota
Subfilumo: Agaricomycotina
Klaso: Agaricomycetes
Ordo: Polyporales
Familio: Fomitopsidaceae
Laetiporus sulphureus
((Bull. ex Fr.) Murrill
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝia korpo havas varian formon, ĝi ĝenerale konsistas el diversformaj, plataj fungokorpoj (unu super la alia), kun diametro ĝis 30–50 cm. La fungoj formas unu grandan kolonion el flavaj aŭ oranĝflavaj, diversgrandaj, ondorandaj fungoj. La kolonioj povas atingi alton de 1 metro kaj pezon de 10 kg. La fungokorpo estas poroza (multpora), la fungokarno estas blanka. La juna fungo havas flavan tuberformon.

Ĝi estas manĝebla fungo, kolektebla somere, kiam la junaj fungoj havas molan korpon.

Kolonio el pli maljunaj fungoj
Antaŭpreparite
Tre juna tuberforma fungo

Eksteraj ligiloj redakti