Suntory Mermaid II

La Suntory Mermaid II (mermaid, angle por sireno) estas la unua 9,5 metrojn longa, 3 tunojn peza katamarano, kiu havas du "vostojn", kiuj sorbas la energion de la ondoj supren- kaj malsuprenmoviĝante pro la tajdo.

La ŝipo estis dezajnita de Hiroshi Terao de la universitato Tokai. La 18-an de marto 2008, la ŝipo kaj ties kapitano Kenichi Horie forlasis Havajon por sia unua vojaĝo survoje al Japanio. La 17-an de aprilo Yomiuri Shimbun intervjuis Horie per satelita telefono. Tiu respondis ke la ŝipo antaŭeniris ĉ. 100 kilometrojn ĉiutage.

Monda rekordo

redakti

La 4-an de julio 2008 Suntory Mermaid II atingis la celon, la kabon Hinomisaki de la duoninsulo Kii en la prefektujo Ŭakajama senprobleme. Horie, 69-jaraĝa, tiel faris la plej longan solan vojaĝon tra la okcidenta Pacifiko en ondo-povigita ŝipo uzanta verdan teknologion.[1] Horie manĝis ĉefe rizon kaj kareon, kalmarojn kaj volantajn fiŝojn, kiujn li kaptis.[2]

Kenichi forlasis Honolulon la 16-an de marto kaj alvenis post 110-taga sola vojaĝo ĉe sia celo, en la kanalo inter Honŝuo kaj Ŝikoku antaŭ noktomezo (1500 GMT vendredon) post 7.000 kilometroj (3.780 maraj mejloj) senhalte de Havajo.

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti