Ligo de finneco

kultura organizaĵo en Finnlando
(Alidirektita el Suomalaisuuden liitto)

La asocio Ligo de finneco, ankaŭ konata kiel Finna alianco, estas kultura organizaĵo en Finnlando. La oficiala nomo de la asocio estas en la finna Suomalaisuuden Liitto, en la germana Verband für das Finnentum, en la angla iom pli longe Association of Finnish Culture and Identity kaj en la franca La Ligue Finlandaise[1].

Ligo de finneco
Suomalaisuuden liitto
Emblemo de Ligo de finneco
Lando  Finnlando
Tipo kultura asocio
Fondiĝo 9-a de majo 1906
Prezidanto emerita profesoro Ilmari Rostila
Sidejo Helsinko
Interretejo suomalaisuudenliitto.fi
vdr
la asocia fondinto, verkisto Johannes Linnankoski en 1906

La Finna Alianco estis fondita de la verkisto Johannes Linnankoski en 1906. La fondodato estis intence elektita por aludi al la 100-a naskiĝdata reveno de Johan Vilhelm Snellman tri tagojn poste, eminenta nacia finna filozofo kaj ŝtatisto. La celo estis kaj daŭre estas veki kaj plifortigi la senton de nacia identeco, propagandi la finnan kulturon kaj finnan paroladon. Signifa celo tial kompreneble estas kulturi la finnan lingvon.[1]

Unu el la plej ampleksaj manifestiĝoj de la agadoj de la ligo estis la amasa finnlingvigo de familiaj nomoj en 1906-07. Tio estis ripetita en 1935-36 kun la rezulto de pli ol 200 000 homoj ŝanĝantaj siajn familiajn nomojn en la finnan. La asocio ludis rimarkindan rolon en la finna kulturvivo. Ĝi disponigis la iniciatojn kiuj kaŭzis la kreadon de la Fonduso por la Antaŭenigo de Finna Literaturo (Suomen kulturirahasto), de organizaĵo por unuigi la finnojn eksterlande (Suomi-Seura), kaj de la Finna Familioplana Asocio (Väestöliitto).[1]

La prezidanto de la ligo en 1930-32 estis Urho Kekkonen, la prezidanto de Finnlando en 1956-81.[1]

La asocio ankoraŭ nun disponigas fakajn konsilojn ekzemple pri finnaj familiaj nomoj. Ĝi kreas kaj konservas kontaktojn inter Finnlando kaj finnoj loĝantaj eksterlande. La asocio estas konata pro emfazo de la rajto de finnaj lernantoj kaj studentoj determini por si la fremdajn lingvojn, kiujn ili deziras studi.[1]

Krome la asocio faras esploradon, eldonas librojn, vendas finnajn flagojn faritajn en Finnlando, faras prelegojn kaj okupiĝas pri aliaj agadoj en sia celo plifortigi la finnan identecon.[1]

Eksteraj ligiloj

Referencoj

Fonto

  • Tiu ĉi teksto ekestis grandparte laŭ modelo de la koncerna anglalingva teksto en versio de la 7-a de januaro 2023.