Suontee
Suontee estas vere fiŝara lago en Finnlando en provinco Meza Finnlando en komunumo Joutsa kaj en provinco Suda Savonio en komunumoj Pertunmaa kaj Hirvensalmi. Ĝia areo estas 143 km², longo de bordo 233,8 km, la meza profundo 8,8 m kaj la plej granda profundo 43,65 m. Kvaliteto de akvo de Suontee estas bona, eble bonega. Suontee inkludas akvoareojn Ala-Suontee (pli norda) kaj Ylä-Suontee (pli suda). Ylä-Suontee estas pli naturstata ol Ala-Suontee. Ylä-Suontee estas areo de Reto Natura 2000. Suontee elfluas al lago Viheri. Suontee havas multajn insulojn. Sur kaj apud Suontee vivas vere multaj birdoj. Suontee havas plej ŝtonarajn sed ankaŭ sablajn strandojn.
Suontee | ||
---|---|---|
Sunleviĝo ĉe Suontee.
| ||
lago | ||
Situo | Joutsa, Hirvensalmi kaj Pertunmaa | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 61° 39′ 14″ N, 26° 29′ 38″ O (mapo)61.65388888888926.49388888888994.1Koordinatoj: 61° 39′ 14″ N, 26° 29′ 38″ O (mapo) | |
Supermara alteco | 94,1 m | |
Surfaca areo | 143 km² | |
Akva volumeno | 0,7 | |
Maksimuma profundo | 43,65[1] | |
Averaĝa profundo | 8,8 m | |
Borda longo1 | 233,8 km[2] | |
Fluo | 5,6 m³/s | |
1 Borda longo estas malpreciza mezuro. | ||