Meza Finnlando

provinco de Finnlando

Meza Finnlando (finne Keski-Suomi) estas provinco de Finnlando. De 1997 ĝis 2009 ĝi estis parto de la gubernio Okcidenta Finnlando, kaj antaŭe havis la statuson de propra gubernio. Ĝia ĉefurbo estas Jyväskylä. Ekde 2009, kiam areo de Jyväskylä vere multe kreskis, pli ol duono de loĝantoj de Meza Finnlando loĝas en Jyväskylä. La provinco ne situas meze de Finnlando sed meze de la suda duono de Finnlando. La teritorio de Meza Finnlando estas 19 761,51 kvadratkilometroj, el kio 16,3 % estas akvo. Meza Finnlando havas 267 902 loĝantojn (5,1 % el loĝantoj de Finnlando). En parlamentelekto de Finnlando Meza Finnlando havas propran elektodistrikton.

Meza Finnlando
Provinco
FlagoBlazono
provinco de Finnlando [+]

LandoFinnlando

Koordinatoj63° N, 26° O (mapo)62.525.5Koordinatoj: 63° N, 26° O (mapo)
ĈefurboJyväskylä
- koordinatoj63° N, 26° O (mapo)62.525.5Koordinatoj: 63° N, 26° O (mapo) [+]
Areo19 011,98 km² (1 901 198 ha) [+]

Loĝantaro272 548 [+] (januaro 2021)
Denseco14,34 loĝ./km² [+] [+]

ISO 3166-2FI-08

Meza Finnlando (Tero)
Meza Finnlando (Tero)

Meza Finnlando (Finnlando)
Meza Finnlando (Finnlando)
DEC

Map
Meza Finnlando

Vikimedia Komunejo:  Central Finland [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La dialektoj en Meza Finnlando apartenas al la plej okcidenta formo de savoniaj dialektoj.

La blazono de Meza Finnlando enhavas urogalon, kiu estas la regiona birdo de Meza Finnlando.

Blazono de Meza Finnlando
La blazona de gubernio de Meza Finnlando en 1960–1997.

Naturo redakti

Orienta parto de Meza Finnlando apartenas al Lago-Finnlando. La plej grandaj lagoj estas Päijänne, kies norda parto situas en la regiono, Keitele en la norda parto de la regiono, Konnevesi en la orienta parto, Muuratjärvi kaj Kivijärvi en nord-okcidento. Aliaj gravaj lagoj estas Saarijärvi kaj Pyhäjärvi (Saarijärvi).

Arbaroj kovras 80 % el la areo.

Historio redakti

Signoj pri primitiva terkultivado troviĝis de ŝtonepoko. Tamen la loĝantaro estis malgranda kaj vivtenis sin plejparte per ĉasado. Meza Finnlando estis ankaŭ ĉasregiono de pli sudaj loĝantoj. La suda parto ricevis siajn loĝantoj el Tavastio, sed al norda parto venis plejparte savo-anoj el sud-oriento.

En 1580 en Meza Finnlando loĝis nur 4 000 loĝantoj kaj la unuaj pli ekzaktaj nombroj estas de ĉ. 1750 kiam en Meza Finnlando loĝis 15 000 loĝantoj. Vojoj estis malmultaj kaj ĉefe la loĝantoj uzis grandajn lagojn por pli longaj vojaĝoj.

La unua urbo en la regiono, Jyväskylä, estis fondita en 1837.

La industrio komencis evolui fine de 19-a jarcento kaj tiam aperis ligno- kaj paperaj uzinoj ĉe riveroj kaj lagoj.

Antaŭ 1960 la teritorio de Meza Finnlando apartenis al kvar gubernioj. Plejparto apartenis al okcidenta gubernio de Vaasa, la suda parto al gubernio Tavastio, orienta parto al gubernio de Kuopio kaj sudorienta parto al gubernio de Mikkeli. En 1960–1997 estas fondita propra gubernio, kies limo estis preskaŭ same ol la limo de Meza Finnlando. Nuna areo de Meza Finnlando estas malgrande pli granda ol areo de eksa Gubernio de Meza Finnlando. En 1997–2009 Meza Finnlando apartenis al gubernio de Okcidenta Finnlando. En la komenco de 2010 oni retiris ĉiuj gubernioj de Finnlando.

Areo de la provinco malmulte kreskis en komenco de jaro 2001, kiam Kuorevesi estis ligita al Jämsä kaj en komenco de jaro 2007, kiam parto de Längelmäki estis ligita al Jämsä sed malkreskis en komenco de jaro 2021, kiam Kuhmoinen estis movita al gubernio Pirkanmaa.

Ekonomio redakti

Industrio redakti

La ĉefaj industrioj de Meza Finnlando estas papera kaj metala industrioj. Gravaj industriaj centroj estas apud Jyväskylä, la urboj Äänekoski kaj Suolahti en norda parto kaj Jämsä kaj Jämsänkoski en la sudo.

En industrio laboras 21 % el laboristoj.

Agrikulturo redakti

Kampoj kovras nur 5,7 % el la ter-areo. La ĉefaj agrikulturaj regionoj estas en la sudo ĉirkaŭ Jämsä kaj en meza-norda parto en regiono de Laukaa kaj Saarijärvi. En primara produktado laboras 7 % el la laboristoj.

Politiko redakti

La plej grandaj politikaj partioj de Meza Finnlando estas Socialdemokrata Partio kaj Centra Partio. El 10 membroj de Finnlanda parlamento elektitaj el Meza Finnlando en 2003, 4 apartenas al Centra Partio kaj 3 estas social-demokratoj, po unu estas el Nacia koalicio, Maldekstra Ligo, kaj Kristandemokratoj.

Maldekstraj partioj havis kutime fortan pozicion en Meza Finnlando pro industrio, sed ankaŭ pro malriĉaj kamparanoj. Centra partio ricevas subtenon el kamparo.

Komunumoj en Meza Finnlando redakti


Eksteraj ligiloj redakti