Pihtipudas

komunumo en Finnlando

Pihtipudas estas komunumo en la provinco Meza Finnlando de Finnlando. Ĝis la jaro 2009 ĝi ankaŭ apartenis al la tiutempa gubernio Okcidenta Finnlando. Ĝi estas la plej norda komunumo de regiono Meza Finnlando. La areo de komunumo estas 1 074,93 km², el kio 171,11 km² estas akvo. La plej grandaj lagoj estas Kolima sudoriente de la komunuma centro, Alvajärvi nordokcidente kaj Saanijärvi[1] norde de ĝi, kaj pli malproksime de la komunumocentro, jam proksime de la limoj de la vasta komunumo, la lagoj Muurasjärvi nordokcidente kaj Elämäjärvi nordoriente.

Pihtipudas

Blazono de Saarijärvi

Situo de Saarijärvi en Finnlando

Blazono Situo
Map
Pihtipudas
komunumo • dua-nivela administra teritoria unuo
www.pihtipudas.fi
Gubernio Okcidenta Finnlando
Provinco Meza Finnlando
Areo 1 074,93 km²
Loĝantaro 3 739
Finnlingvaj 99,5%
Svedlingvaj 0%
vdr

Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 3 739 loĝantoj, kio rezultigas loĝdenson de 3 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Haapajärvi, Keitele, Kinnula, Pielavesi, Pyhäjärvi, Reisjärvi kaj Viitasaari.

Notoj kaj referencoj

redakti
  1. Atentu ke la vikipedia artikolo Saarijärvi (lago) priskribas tre similnoman lagon iom pli ol 100 kilometrojn pli sude, en la sama provinco Meza Finnlando

Eksteraj ligiloj

redakti