Viitasaari
Viitasaari estas urbo en la provinco Meza Finnlando de Finnlando. Ĝis la jaro 2009 ĝi ankaŭ apartenis al la tiutempa gubernio Okcidenta Finnlando. La areo de Viitasaari estas 1588,75 km² el kio akvo kovras 339,32 km² (21.4%). La urbo havas 7462 loĝantojn (fine de 2005), el kiuj pli ol duono vivas en la centro. Kiel komunumo Viitasaari estas fondita en 1635 kaj ĝi fariĝis urbo en 1996.
Viitasaari | |
---|---|
Blazono | Situo |
www.viitasaari.fi | |
Gubernio | Okcidenta Finnlando |
Provinco | Meza Finnlando |
Fondita | 1635 |
Areo | 1588,75 km² |
Loĝantaro | 7,462 |