Suolahti estas eksa urbo kaj komunumo en la provinco Meza Finnlando de Finnlando. La areo de urbo estas 67,48 km², el kio 9,75 km² estas akvo. La urbo havis 5364 loĝantojn (fine de 2005).

Suolahti

Blazono de Suolahti

Suolahti sur la mapo de Finnlando

Blazono Situo
eksa komunumo de Finnlando • komunumourbeto
www.suolahti.fi
Provinco Meza Finnlando
Fondita 1932
Areo 67,48 km²
Loĝantaro 5,364
Finnlingvaj 99,0%
Svedlingvaj 0,1%
vdr

La urbo situas en la suda bordo de lago Keitele. Fervojo estis konstruita de Jyväskylä al Suolahti en 1898 kaj tiam komenciĝis evoluo de papera industrio en la urbo. Suolahti estas fondita en 1932 kiel kampurbo. Pli frue ĝi estis parto de la apuda komunumo Äänekoski, kio ricevis novan nomon Kampara komunumo de Äänekoski (finna Äänekosken maalaiskunta) en 1932, ĉar ĝia centralo fariĝis kampurbo Äänekoski (samtempe kiam Suolahti fariĝis kampurbo). En 1977 Suolahti fariĝis urbo. En la komenco de jaro 2007 la urbo Suolahti kaj komunumo Sumiainen estis ligitaj al apuda urbo Äänekoski.

Eksteraj ligiloj redakti