Supera Instituto por la Latina Lingvo

Supera Instituo pri la Latina Lingvo, aŭ latine Pontificium Institutum Altioris Latinitatis, estas ero de la Fakultato de Literaturoj antikva kaj klasika (ofte mallonge FLCC, en latinlingve Facultas Litterarum Christianarum et Classicarum), konata ankaŭ kiel Pontificium Institutum Altioris Latinitatis (Pontifika Instituto de plej alta latino): ĝi estas unu el la ses fakultatoj de la Pontifika Salesa Universitato de Romo; ĝia precipa celo estas proponi sekuran sciencan bazon pri historio, filologio, lingvistiko, doktrina kaj literatura de la kultura heredaĵo de la greka kaj latina klasikeco kaj de la de la kristana civilizo, en ĝiaj orienta kaj okcidenta historiaj originoj [2]

Supera Instituto por la Latina Lingvo
[[File:.|frameless|center]]
Nomŝildo de la Instituto
Nomŝildo de la Instituto
universitato • pontifical institute
Informoj
fondodato 1962
Situo
Geografia situo 41° 57′ 34″ N, 12° 31′ 25″ O (mapo)41.9595212.523677Koordinatoj: 41° 57′ 34″ N, 12° 31′ 25″ O (mapo)
lando Italio
retejo [Oficiala retejo Oficiala retejo]
Supera Instituto por la Latina Lingvo (Romo)
Supera Instituto por la Latina Lingvo (Romo)
DEC
Supera Instituto por la Latina Lingvo
Supera Instituto por la Latina Lingvo
Map
Supera Instituto por la Latina Lingvo
vdr

Historio redakti

 
Latina surskribo rememoriganta la levadon, de la Pontifika Salesa Ateneo, al rango de Universitato

La Pontificium Institutum Altioris Latinitatis (Supera Instituto por la latinlingvo) estis fundita la 22-a februaro 1962 efektivigocele de la apostola konstitucio Veterum sapientia (La saĝo de antikvuloj) de papo Johano la 23-a; du jarojn poste (22-an februaro 1964) estis konfidita al la Salesianoj de Don Bosco pere de la Motu Proprio Studia Latinitatis de papo Paŭlo la 6-a la Institutum kiu fariĝis Fakultato pri kristana kaj klasika Literaturoj de la Pontifika Salesa Universitato de Romo[1].

“El la Veterum Sapientia: “Ĉar la latina lingvo estas viva lingvo de la Eklezio, kiu devas esti daŭre adaptita al la kreskantaj postuloj de la lingvaĵo kaj riĉigita per novaj kaj adekvataj kaj konvenaj vokabloj, laŭ konstanta regularo, universala kaj konforma ala spirito de la antikva latina lingvo – regularo kiun jam sekvis la Sanktaj Patroj kaj la plej bonaj “skolastikaj” verkistoj – ni konfidas la taskon al la Sankta Kongregacio por la Seminarioj kaj Universitatoj fondi Akademion por la Latinaj Studoj. Al tia Akademio, en kiu necesas ke estu konstituata Kolegio de tre spertuloj pri Latino kaj Greko, alvokitaj el la diversaj landoj de la mondo, estos precipe ordonite ke, ne malsame el tiu kiu okazas en la naciaj Akademioj konstituitaj por la kresko de la lingvo de respektivaj landoj, provizu, kune kun ordigita kresko de la latina lingvo kaj plimultiĝo, se necese, de la leksikono per vortoj taŭgaj al ĝiaj naturo kaj karaktero, samtempe kursojn de latino de ĉiu epoko, sed precipe de tiu Kristana. En tiuj lernejoj estu instruataj cele de pli profunda scio pri la latina lingvo, de ĝia uzo, de stila verka maniero ĝusta kaj eleganta, tiujn kiuj estas destinitaj ĝin instrui en la Seminarioj kaj Ekleziaj Kolegioj, verki dekretojn kajverdiktojn, zorgi la korespondaĵaron en la Kongregacioj de la Apostola Seĝo, en la Kurioj, en la Diocezoj, en la oficoj de la religiulaj Ordenoj. [2]

La 10-a de novembro de 1990 la dekreto de la Kongregacio por la Katolika Edukado “Pri la studo de la Ekleziaj Patroj en la porsacerdota formado” listigis la Pontificium Institutum Altioris Latinitatis ĉe la unua loko inter la institutoj kiuj havigas ankaŭ specialigon en la pripatristikaj studoj”. [3].

Metodologio redakti

La fakultato de kristana kaj klasika literaturo dividiĝas laŭ jenaj kariertabeloj (curricula) kaj studkursoj:

  • akademia kariertabelo, por ordinaraj lernantoj, kiu antaŭvidas la akiron de bakalaŭron, licencion kaj doktorecon;
  • specialaj kariertabeloj, por eksterordinaraj lermantoj, kun allaso de atestilo;
  • propedeŭtikaj kursoj pri latina aŭ greka lingvoj, kun allaso de frekventoatesto;
  • specialigaj postuniversitaraj kursoj’’, kun allaso de Diplomo, koncerne studobjektojn klasikajn-kristanajn, bizancajn kaj mezepokajn, humanismajn;
  • konvenoj, seminarioj, studrenkontoj kaj ĝistatigo patristika-katekisma, filologia-didaktika, historia-literatura, por esploristoj kaj profesoroj de la respektajn studobjektoj.

Organizado redakti

La akademia kariertabelo estas subdividitaj laŭ sinsekvaj cikloj:

  1. Bakalaŭro, unua ciklo daŭranta ses semestrojn;
  2. Licencio, dua ciklo kun kvar semestroj;
  3. Doktoreco, trai ciklo kun la daŭro de almenaŭ kvar semestroj.

Dekanoj redakti

Notoj redakti

  1. [1]
  2. Constitutio Apostolica Veterum sapientia, 11 § 6: Quoniam lingua Latina est lingua Ecclesiae viva, ad cotidie succrescentes sermonis necessitates comparanda, atque adeo novis iisque aptis et congruis ditanda vocabulis, ratione quidem aequabili, universali et cum veteris linguae Latinae ingenio consentanea - quam scilicet rationem et Sancti Patres et optimi scriptores, quos scholasticos vocant, secuti sunt - mandamus propterea S. Consilio Seminariis Studiorumque Universitatibus praeposito, ut Academicum Latinitatis Institutum condendum curet. Huic Instituto, in quo corpus Doctorum confletur oportet, linguis Latina et Graeca peritorum, ex variisque terrarum orbis partibus arcessitorum, illud praecipue erit propositum, ut - haud secus atque singularum civitatum Academiae, suae cuiusque nationis linguae provehendae constitutae - simul prospiciat congruenti linguae Latinae progressioni, lexico Latino, si opus sit, additis verbis cum eius indole et colore proprio convenientibus; simul scholas habeat de universa cuiusvis aetatis Latinitate, cum primis de christiana. In quibus scholis ad pleniorem linguae Latinae scientiam, ad eius usum, ad genus scribendi proprium et elegans ii informabuntur, qui vel ad linguam Latinam in Seminariis et Collegiis ecclesiasticis docendam, vel ad decreta et iudicia scribenda, vel ad epistolarum commercium exercendum in Consiliis Sanctae Sedis, in Curiis dioecesium, in Officiis Religiosorum Ordinum destinantur”.(Apostolica Veterum Sapientia|accesso=12-11-2009).
  3. Acta Apostolicae Sedis 82 [1990], pag. 636.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti