Superdifuzismo temas pri hipotezoj, kiuj sugestas, ke certaj historiaj teĥnikoj aŭ ideoj devenas de nur unu popolo aŭ civilizacio antaŭ sia adoptiĝo fare de aliaj kulturoj. Laŭ tiaj teorioj, ĉiuj grandaj civilizacioj, kiuj kunhavas similajn kulturajn praktikojn, kiel konstruadon de piramidoj, derivis ilin de ununura komuna inventinto. Laŭ ties subtenantoj, ekzemploj de superdifuzo troviĝas en religiaj praktikoj, kulturaj teĥnikoj, megalitoj kaj perditaj antikvaj civilizacioj.[1]

Grafton Elliot Smith: Mapo de superdifuzismo el Egiptio, 1929

La ideo pri superdifuzismo diferencas plurmaniere de transkultura disvastigo; ekzemple, oni kutime ne povas testi superdifuzismon. Cetere, malkiel transkultura disvastigo, superdifuzismo ne klarigas la ampleksiĝon de kulturo per komercaj kaj kulturaj retoj; male, superdifuzistoj asertas, ke gravaj kulturaj inventoj kaj socioj deriviĝas de unu (ofte perdita) antikva civilizacio. Tial, superdifuzistoj asertas, ke artefaktoj el Tucson derivas de Antikva Romio, portitaj de la "romianoj, kiuj transiris Atlantikon kaj poste iris tere al Arizono;" tion ili kredas, ĉar la artefaktoj similis konatajn antikvajn Romiajn artefaktojn.

Referencoj redakti

  1. (2006) Archaeological Fantasies, p. 362–367. ISBN 978-0-415-30593-8.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hyperdiffusionism in archaeology en la angla Vikipedio.