Supra Grindelwald-Glaĉero

Supra Grindelwald-Glaĉero (germane: Oberer Grindelwaldgletscher) estas valglaĉero en Berna Oberlando sur la Bernaj Alpoj. Ĝi havas longecon de 6 km, mezan larĝecon de 1,5 km kaj surfacon de proksimume 10 km².

Supra Grindelwald-Glaĉero
Supra Grindelwald-Glaĉero kun Schreckhorn
glaĉero
Geografia situo CH1903: 650232 / 163280 (mapo)46.6188888888898.0944444444444Koordinatoj: 46° 37′ N, 8° 6′ O; CH1903: 650232 / 163280 (mapo)
Supra Grindelwald-Glaĉero (Svislando)
Supra Grindelwald-Glaĉero (Svislando)
DEC
Supra Grindelwald-Glaĉero
Supra Grindelwald-Glaĉero
Map
Supra Grindelwald-Glaĉero
Estiĝloko Wetterhorn
Longeco 6 km
Larĝeco 1,5 km
Areo 10 km²
Glacikvanto 0,3-1,5 km³
Elfluanto(j) Nigra Lütschine
LütschineAro
Glaĉeroj de Svislando
vdr

Priskribo redakti

Supra Grindelwald-Glaĉero estas la pli malgranda de la du valglaĉeroj, kiuj nutras la riveroj Lütschine en la valo de Grindelwald. Supra Grindelwald-Glaĉero havas sian originon inter Wetterhorn, Schreckhorn kaj Berglistock je alteco de proksimume 3500 m s. m. Ĉe la firnkovrita glaĉerpasejo Rosenegg ekzistas je alteco de 3470 m ligo kun Rosenlaui-Glaĉero kaj Gauli-Glaĉero. En sudoriento Supra Grindelwald-Glaĉero per la frinaj kampoj sur Lautersattel estas ligita kun Lauteraar-Glaĉero, kiu apartenas al la sistemo de Unteraar-Glaĉero. En la profundega valo inter Mettenberg (3104 m s. m.) sudokcidente kaj Wetterhorn nordoriente la glaĉero tiam fluas kiel glaĉerrivero kun larĝeco de nur 200 ĝis 500 m kun kruta deklivo nordokcidenten. La fino de la glaĉerlango situas nuntempe je 1400 m s. m. kaj tiel apartenas al la plej malaltnivele situantaj glaĉerkampoj de la Alpoj. El la glaĉero fontas la Nigra Lütschine (germane: Schwarze Lütschine), kiu apartenas al la akvokolekta regiono de Aro.

Historio redakti

Dum ĝia kulmina periodo dum la Eta Glaciepoko meze de la 19-a jarcento la Supra Grindelwald-Glaĉero atingis super rokbaraĵo (kiu nomiĝas Nollen) altecon de 1180 m s.m. kaj finiĝis vid-al-vide de la hotelo Wetterhorn en Grindelwald. Ĝi estis facile atingebla kaj tial ofte vizitata. Dum tiu epoko oni tie mineje ekspluatis glacikubojn, kiujn oni utiligis en bierfabrikoj kaj restoracioj. Dum sia lasta kreksperiodo inter 1959 kaj 1985 mallarĝa fino de la glaĉerlango ankoraŭ foje atingis la valfundon malantaŭ Grindelwald je nivelo de ĉirkaŭ 1220 m s.m. Nuntempe la glaĉero laŭ la ĝenerala tendenco tamen rapidege retiriĝas.

Eksteraj ligiloj redakti