Surcea
vilaĝo en Rumanio
Surcea [surĉa] (hungare: Szörcse sorĉe) estas vilaĝo en Rumanio laŭ la rivereto de Râul Negru nordokcidente de Covasna (urbo). Ĝi apartenas administre al la komunumo Zăbala.
Loĝantaro
redaktiEn 1910 ĝi havis 623 loĝantojn (hungaroj); en 1992 624 (hungaroj).
Historio
redaktiĜia unua mencio skribe estas en 1567. Ĝi estis sikula vilaĝo en Orbai-seĝo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario, (Háromszék).
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Renomaj personoj
redakti- József Dónát (1816-1896: juristo.
- Mózes Péter (1870-1930): lokhistoriisto, kolegiestro, muzeologo.