Provinco Suruga

(Alidirektita el Suruga)

Provinco Suruga (japane: 駿河国 [Suruga no kuni]) estis unu el la historiaj provincoj de Japanio. La regiono troviĝas nuntempe en la orienta parto de la gubernio Ŝizuoka. Suruga havis limojn kun la provincoj Izu, Kai, Sagami, Ŝinano kaj Totomi.

Provinco Suruga
provinco
Lando Japanio
Vikimedia Komunejo: Suruga Province
Mapo de la malnovaj japanaj provincoj, ruĝe Suruga

La malnova ĉefurbo troviĝis ĉe la nuntempa Ŝizuoka, kiu jam dum la feŭda epoko havis gravan rolon. Dum la pli granda parto de la epoko Sengoku Suruga estis estrita de la familio Imagaŭa.

Post la venko de Oda Nobunaga super Imagaŭa Joŝimoto la klano Imagaŭa perdis sian potencon kaj la provinco estis transdonita al Takeda Ŝingen. Poste Tokugaŭa Iejasu donis ĝin al unu el siaj alianculoj.


Eksteraj ligiloj redakti