Sveneldo
Sveneldo (ruse Свенельдъ aŭ Sventeld[1], Swiętold[2], Svendeld, Sphegkel (Sphaggel)[3] — estas armeestro (kaj verŝajne loka princo) de Kievaj grandprincoj je 10a jc. Kunreganto de Svjatoslavo la Brava kaj regento de Jaropolko la 1-a. Je 972 - 978 (980) li fakte estis Grandprinco de Kievo. Li komencis karieron dum regado de Igoro la Olda. Unue li estis mensciita en kronikoj je 944. Ekde 945 ĝis 972 li estis kunreganto de Svjatoslavo la 1-a. Dum regado de Svjatoslavo li komandis rusajn armeojn dum milito inter Rusio kaj Bizanco kune kun Bulgario. Post la pereo de Svjatoslavo, li iĝis regento de lia pli aĝa filo Jaropolko. Ĉirkaŭ 978 (980) li, verŝajne, mortiĝis.
Sveneldo | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 919 en Svedio |
Morto | 1-an de januaro 970 (50-jaraĝa) |
Lingvoj | antikva orientslava lingvo |
Ŝtataneco | Kieva Regno |
Familio | |
Infano | Ljut Sveneldič (it) |
Okupo | |
Okupo | esploristo |