Svisa Citro-Kultur-Centro

La Svisa Citro-Kultur-Centro en la emevala vilaĝo Trachselwald Svisujo estas la unua svisa citromuzeo. Ĝi estas malfermita ekde februaro 1999.

La malnova prefektejo (Amtschaffnerei) Trachselwald, kie troviĝas la Svisa Citro-Kultur-Centro

Loko redakti

En 1999 la centro instaliĝis en la eksa hotelo stacio en Konolfingen. Ek de marto 2003 la centro troviĝas en domo de jaro 1614 Amtsschaffnerei - la iama bieno-administrejo en la emme-vala vilaĝo Trachselwald Svisujo.

Muzeo redakti

Ĝi estas la unua muzeo en Svisujo, kiu montras kolekton da ĉiuj tipoj de citroj de Svisujo, de la komenco en la 18-a jarcento ĝis nuntempo. Ĉirkaŭ 110 citroj montras 200 jarojn da instrumenta historio kaj kulturo. Oni vidas ankaŭ muziknotojn, patentajn skribaĵojn, bildojn kaj aliajn ekipaĵojn.

Viziteblo de muzeo redakti

La muzeo estas malfermita por la publiko la 1-an dimanĉon de ĉiu monato, matene kun gvidisto kaj koncerto, posttagmeze la muzeo estas nur malfermita sen gvidisto. Grupoj povas post antaŭmendo viziti la muzeon ankaŭ dum aliaj tagoj kun gvidisto kaj koncerto.

Lernejo redakti

Oni povas lerni ludi citron.

 
Citro kun 6 ĥoroj maldekstre - Citro (moderna muzikilo)

Eldonejo redakti

La eldonejo enhavas hodiaŭ ĉirkaŭ 160 titolojn ankaŭ kun notoj.

Koncertoj redakti

Ĉiam la 1-an dimanĉomatenon (krom januaro, julio kaj aŭgusto) en la centro okazas koncerto kun gvidado je la 10.30. La centro cetere organizas koncertojn en aliaj lokoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti