Táliga estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

Táliga
Táliga - 6.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 06133 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 663  (2022) [+]
Loĝdenso 21 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 32′ N, 7° 1′ U (mapo)38.5272743-7.014061Koordinatoj: 38° 32′ N, 7° 1′ U (mapo) [+]
Alto 315 m [+]
Areo 31 km² (3 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Situo de la komunumo en Hispanio

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Táliga [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Situo de Táliga en la provinco de Badajoz

La loĝantoj nomiĝas taligueños. La censita populacio en 2008 estis de 808 loĝantoj.

SituoRedakti

Táliga estas situa en la sudokcidenta parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Llanos de Olivenza, je altitudo de 315 m; je 42 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 31 km².

Táliga situas sude de la komarko de Llanos de Olivenza. Limas kun la teritorioj de Alconchel (Badajoz) okcidente kaj Barcarrota oriente kaj ligiĝas al tiuj pere de la ŝoseo  EX-313 .

EkonomioRedakti

Agrikulturo kaj brutobredado.

HistorioRedakti

Portugalio ne agnoskas la hispanecon de tiu municipo kune kun la teritorioj de Olivenza kiujn alposedigis Hispanio ĉirkaŭ la Viena kongreso komence de la 19a jarcento. (Vidu artikolon Olivenza).

Formis parton de Portugalio dum pli da kvin jarcentoj ĝis ties aneksiiĝo al Hispanio en 1801, kiel freguesia de la municipo de Olivenza laŭ la nomo de Nuestra Señora de la Asunción de Táliga (Nossa Senhora da Assunção de Talega en la portugala [aŭ Táliga]). Ĝi ĉesis formi parton de la municipo de Olivenza ĉirkaŭ 1850 kaj la municipa dokumentaro ekas en 1871.

DemografioRedakti

Demografia evoluo de Táliga inter 1991 kaj 2007
1991 1996 2000 2001 2002 2003 2004 2005 2006 2007
736 773 766 762 738 719 712 694 677 791