TL; NL (el la angla: TL; DR) estas reta slangofrazo, akronimo por "Tro longa; ne legis", aŭ en la angla: "Too long; didn't read". Tiu ĉi frazo estas kutime uzata responde al longa kaj nenecese detala reta mesaĝo (laŭ la opinio de la respondanto), aŭ ĉe la supro de komento, kiu resumas longan mesaĝon.

Ne eblas determini kun certeco kiam la frazo ekuziĝis. Ŝajne, la angla frazo unue aperis en la retejo Something Awful en 2002 kaj disvastiĝis de tie al retaj forumoj. En januaro 2003, la frazo unue aperis en la Urba Vortaro, disvolviĝis en aliaj lingvoj kaj post jardeko eniris la Oksfordan anglalingvan vortaron en aŭgusto 2013.

Eksteraj ligiloj redakti