Taganano estas komarko de la municipo Santa Cruz de Tenerife, situanta en la nordoriento de la insulo Tenerifo (Kanarioj, Hispanio). Ĝi havas 620 loĝantojn (2008) laŭ la Nacia Instituto de Statistiko (Hispanio). La vilaĝnomo Taganana devenas de la guanĉa lingvo. Tie troviĝas la preĝejo Nia Sinjorino de la Neĝoj, kies patrona festotago estas la 5-a de aŭgusto. Laŭ la historio, la bildo de la virgulino estis trovita ĉe la strando, forlasata de ŝipo.

Enirejo de la Preĝejo de la Neĝoj ekde la placo

Ĝiaj du plej gravaj kulturaĵoj estas la Taganana Kulturcentro kaj la karnavaloj nomataj Malavasía.

La regiono de la valo de Taganano estas konata pro la vinberkultivoj, terpomoj, batatoj kaj aliaj legomoj.