Tajda insulo (norene Örfirisey) estas terpeco ligita al la kontinento aŭ ĉirkaŭita de akvo, depende de la alteco de la tajdo. Kun malalta akvo ĝi estas duobla insulo, duoninsulo, terlangokabo, kun alta akvo insulo. Tajdaj insuloj ofte estas vidindaĵoj.

tajda insulo skeme: dum malalta kaj alta tajdoj
La Monto Sankta Mikaelo ĉe malalta tajdo

Tajdaj insuloj estas ekz. Noirmoutier aŭ la Kalota insulo en Francio, la insulo Neuwerk aŭ la haligoj Süderoog kaj Südfall en Germanio.

Estas 43 tajdaj insuloj ĉirkaŭ la brita insulo, 17 el ili estas ekster la skota ĉeftero.

La Monto Sankta Mikaelo en Normandio en Francio kaj la loko de la Operejo de Sidnejo estis origine tajdaj insuloj, sed estis konektitaj al la koncerna kontinento en la 19-a jarcento. Estas multaj tiaj eksaj insuloj.

Literaturo redakti

  • Peter Caton: No Boat Required. Exploring Tidal Islands (angle: "Neniu Boato Bezonata. Esplorante Tajdajn Insulojn"). Eldonejo Matador, Londono 2011, ISBN 978-1-84876-701-0.

Vidu ankaŭ redakti