TAKEUTI Tomiko (naskiĝis en 1934, mortis la 23-an de aŭgusto 1998 en Takatuki pro stomaka kancero). Esperantisto de 1955, ŝi kunfondis Esperanto-Societon de Takatuki en 1966 kaj kiel ĝia direktoro 32 jarojn konstante prizorgis Esperanto-ekspozicion kadre de municipa kultura festivalo. Ŝi estis la edzino de Takeuti Yosikazu, prezidinto (poste membro) de Komisiono pri Azia Esperanto-Movado.

Takeuti Tomiko
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1933 (1933-11-30)
Morto 23-an de aŭgusto 1998 (1998-08-23) (64-jaraĝa)
en Takacuki
Mortokialo stomaka kancero
Lingvoj Esperanto
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Unu el la fondintoj de Esperanto-Societo de Takatuki en 1966 kaj, kiel ĝia direktoro, 32 jarojn flegadis la societon, i.a. en la organizado de Esperanto-ekspozicio kadre de la Kultura Festivalo, oficiala aranĝo de la urbo Takatuki. Ŝi estis senlaca semanto de Esperanto kaj eĉ en sia lasta tempo en hospitalo konigis Esperanton al kuracistoj kaj flegistoj per aŭdigo de Esperanto-elsendo de ina Radio Internacia.

Dum multfojaj vizitoj al Ĉinio, Universalaj Kongresoj kaj gravaj Esperantaj renkontiĝoj de Azio kaj Ĉinio, ŝi starigis profundan amikecon kun multaj ĉinaj samideanoj kaj kuraĝigis ilin en lernado kaj praktikado de la lingvo.

Aparte menciindas, ke kiel multjara leganto de "El Popola Ĉinio" kaj fidela aŭskultanto de la Esperanta Disaŭdigo de Ĉina Radio Internacia, ŝi entuziasme iniciatis okazigi en landaj kaj regionaj kongresoj kunsidojn por legantoj de "El Popola Ĉinio" kaj aŭskultantoj de Ĉina Radio Internacia kaj devokonscie helpis varbi abonantojn kaj aŭskuftantojn. Ĉio ĉi kun ŝia afabla kaj dolĉa rideto restos ĉiam en la koroj de ĉinaj samideanoj, kiuj dividas la malĝojon kun s-ro Takeuti Yosikazu, ŝia versence samidea edzo.