Takimetro, aŭ pli bone rapidometro, estas aparato por mezurado rapida, sed ne preciza. Ĝi estas uzata por la havigo de detaloj kie estas malfacila la uzo de la mezurbendo, por vorkoj de konstruinĝenierado kaj similaj.

Takimetro de firmao Wild.

Laŭ Francisko Azorín takimetro estas Topografia aparato por mezuri distancojn k. angulojn.[1] Li indikas etimologion el la greka takys + metron (rapida mezuro). Kaj li aldonas la terminon takimetrio, kiel parto de la topografio, kiu pritraktas uzon de la takimetro.[2]

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 197.
  2. Azorín, samloke.