Tame (Arauca)

(Alidirektita el Tame)

Tame estas municipo situanta en sudokcidento de la departemento Araŭko (Kolombio) kiu havas 65.000 loĝantojn.

Geografio redakti

Ĝi situantas je 343 metroj super marnivelo, sur ebenaĵo de la lastaj deklivaroj de la Orienta Montaro, kiu descendas kanjonece fare de la riveroj Tame kaj Cravo. Tiu regiono kiu ekas en la Sierra Nevada de Kokujo, estas kunformata ankaŭ de savanoj taŭgaj por la brutobredado de bovoj kaj por agrikulturo sur fruktodoonaj grundoj. Ĝi enhavas diferencajn klimatajn tavolojn el montara al la tropika kllimato de savanoj. Ĝi estas nepra trapasejo por kiuj veturas el la centro de la lando al la departemento araŭka. La Municipo de Tame havs etendon de 6.499 km².

Historio redakti

Ĝi estis fondita la 12an de junio de 1628. Famiĝis ĉar tie renkontiĝis la unuan fojon Simón Bolívar kaj la generalo Santander.

Ekonomio redakti

Brutobredado de bovoj estas ĉefa ekonomia resurso kun agrikulturo.

Eksteraj ligiloj redakti