Teatra insulo (Gubin)

La Teatra insulo (pole: Wyspa Teatralna, germane: Theaterinsel) troviĝas en Gubin, Pollando. Ĝi etendiĝas je ne tute 370 metroj en la Luzacia Niso kaj nomiĝas pro la iama surloke en la 1874-a jaro konstruita belega teatrejo.

Teatro en la jaro 1874

Historio redakti

 
La insulo hodiaŭ

Uzis la insulon ekde la 16-a jarcento pafista frataro de la urbo; pro tio ĝi nomiĝis longe Pafista insulo. La unua pafejo makonstruitis en 1666; la posteula pafejo de 1793 ekzistis ĝis 1873. La mezon de la 19-a jarcento la parko plibeliĝis ege, ankaŭ danke al la monkolektoj de la bakisto August Heinze kaj en junio 1844 lia moŝto reĝa Frederiko Vilhelmo la 4-a vizitis la insulon. Inter 1873 kaj 1874, ene de nur 15 monatoj, konstruitis laŭ planoj de la berlinano Oskar Titz[1] teatrejo kun historiisma fasado ofertonte sidlokojn por ne tute 750 personoj. En 1872 kolektiĝis komitatanoj kiuj decidis konstrui surinsule grandan porurbanaran distriĝkomplekson. La inaŭguro okazis en la 1.10.1874 per Faŭsto de Goethe. En 1903 muntitis memortabulo en la teatrasalonego por la urbestro Fritsche.

Tre ofte ludis en la teatrejo la violonisto Erich Röhn antaŭ lia kariero ĉe la Berlinaj Filharmoniistoj. Maldomaĝite dum la Dua mondmilito ĝi brulis en la 23.9.1945 pro krimo de brulofarintoj. Hodiaŭ nove konstruita enireja portalo kun originalaj kolonaj restoj memorigas onin je la iama pompo.

Post la fino de la Dua mondmilito la insulo ektroviĝis rekte ĉe landlimozono kaj iĝis sekve malpermesita zono. Nur en la 1990-aj jaroj reeblis tretadi tie. Post la aliĝo de Pollando al la Traktato de Schengen, en decembro 2007, nova ligna ponto ekmalfermis aldonan alireblecon al Germanlando. Antaŭ tio kverelitis ĉar fare de la polaj aŭtoritatoj de Krosno la ponto konsideritis konstruaĵo nigre farita.[2] La postulita punmonosumo finfine ne estis pagenda.[3]

En 2010 faritis ĝenerala restaŭrado de la tuta insulo per monoj eŭropaj.[4]

Troveblaĵoj nunaj sure redakti

 
Ora tezoro de Julian Zaplatynski

Ĉe la suda pinto estas restaĵoj de en 1905 starigita monumento por la kantistino kaj aktorino Corona Schröter, honora civitanino de la urbo (bronza busto sur kolono el ruĝa, sveda granito sur ŝtuposoklo el blua granito). Meze de la ĝis 37 metrojn larĝa insulo oni havas artaĵon de Julian Zaplatynski kun la titolo Ora tezoro. Temas pri el ligna trunko skulptita fiŝo kiu estiĝis en la kadro de konkurso skulptista Fantaziinsulo. Volis la artisti memori la tezoron de Witaszkowo, kiu trovitis en la jaro 1882-a, en kiu enhavitis i.a. medaliono, kolĉeno, glavingo kaj fiŝo. Partoj tezoraj apartenis al skita kiraso el la jaro 500 a.K. ĉirkaŭ; ĝi troviĝis hodiaŭ ĉe Altes Museum de sur Muzea Insulo de Berlino.

Politikistoj lokaj taksas la evoluon de la Teatra insulo ŝlosila projekto.[5]

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Von der Doppelstadt zur Deppenstadt
  2. Jan Sternberg: Die Brücke, die entzweit. Ĉe: taz, 27.8.2008
  3. Agata Chroboczek: Streit um einen Brückenschlag. Ĉe: Berliner Zeitung, 13.8.2008
  4. Jörg Ciszewski: Bühne frei auf der Theaterinsel auf der Gubener Neiße. Ĉe: Lausitzer Rundschau, 25.6.2010
  5. Guben macht Zukunft – Stadtentwicklung als Prozess Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Theaterinsel en la germana Vikipedio.