Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Teatro de masas (Teatro de homamasoj) estas unu el la fruaj libroj (fakte kompilaĵo de ĵurnalismaj artikoloj jam publikigitaj ĉefe en "La Libertad") de la hispana verkisto Ramón J. Sender, publikigita en 1931 aŭ 1932, en sia epoko antaŭ 1939, tio estas la fino de la Hispana Enlanda Milito, kiam fakte startis la ekzilo de la aŭtoro en Amerikon.[1]

Teatro de masas
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La esearo estas kompilaĵo de artikoloj, jam publikigitaj, pri la kontrasto inter la ĝistiama teatro kaj proponitaj alternativoj pli kongruaj kun la supozita nova socio pli engaĝiĝinta en socipolitikaj aferoj. Sender priskribas tre favore kaj eĉ naive la bonaĵojn de la proponoj de Erwin Piscator aŭ de la revoluciaj soveta aŭ germana novaj teatroj, dum pri Hispanio li kritikas same la burĝan tradician teatron kiel la novajn proponojn de Lorca aŭ de Alejandro Casona, inter aliaj verkistoj de la Generacio de la 27-a.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj redakti

  1. Ramón J. Sender, Teatro de masas, Valencia, Orto, 1932; Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8 p. 45.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8

Eksteraj ligiloj redakti