Teatromuzeo de Meiningen

muzeo en Germanio

La Teatra muzeo (germane Theatermuseum - Zauberwelt der Kulisse) troviĝas en Meiningen, rekte apud la Kastelo Elisabethenburg, en la ejoj de la iama duka rajdejo.

Teatromuzeo de Meiningen
theatre museum [+]

LandoGermanio
Federacia landoTuringio

Koordinatoj50° 34′ 14″ N, 10° 24′ 52″ O (mapo)50.570610.4144Koordinatoj: 50° 34′ 14″ N, 10° 24′ 52″ O (mapo)
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]

Teatromuzeo de Meiningen (Turingio)
Teatromuzeo de Meiningen (Turingio)
DEC
Teatromuzeo de Meiningen
Teatromuzeo de Meiningen
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Teatromuzeo de Meiningen
Vikimedia Komunejo:  Theatermuseum Meiningen [+]
vdr
Ekstero de la muzeo estanta en eksa rajdohalo.
Ekzemplo por la ne tute 300 kulisoj: tie ĉi temas pri Vintra fabelo.

Historio redakti

Tiu ĉi parto de la meining-a muzeopejzaĝo estas unu el la plej gravaj kaj ampleksaj teatrosciencaj kompleksoj de tuta Germanlando. La multo da objektoj bone respeguligas la evoluon de la teatra urbo Meiningen ĝis hodiaŭ. Per unikaĵoj dokumentatas la kulmino de la rolo de Meiningen en la mondo de teatro: kiel lulilo de teatraj reformoj en la 19-a jarcento.

Surtroniĝinte en 1866 la duko Georg la 2-a de Saksio-Meiningen ekkoncentriĝis pasie pri sistema profiligo de la kortega Teatro je Meiningen. Rezulto estis sceneja arto de granda kvalito estanta plena de historia aŭtentikeco kaj iluziiga perfekteco. De 1874 ĝis 1890 la aktoroj de Meiningen reklamis por siaj reformoj en tuta Eŭropo, kio famigis la urbon kiel centron internacian teatran.

Kolektoj redakti

Ege furoras kaj altvaloras 275 originalaj scenejaj fasadoj, kulisaj arkoj kaj pendaĵoj de gravaj enscenejigoj de dramoj de Shakespeare, Schiller aŭ Kleist faritaj en Meiningen. Plejparte la buntaj septoj produktitis en Coburg fare de la Fratoj Brückner, entrepreno kiu laboris ankaŭ por la realigo de operoprezentoj de Richard Wagner. Tiuj ne tute 300 mirindaj kaj sorĉantaj teatrejaĵoj prezentatas nuntempe per plej moderna prezentotekniko, tiel ke la muzeo kromnomiĝas "sorĉa mondo de kulisoj". La eksa rajdohalo de la dukoj, kiu nuntempe gastigas la kolekton, estas parto de ne finkonstruita ĉevaleja komplekso. Ankaŭ en la kolektoj de la apuda kastelo kelkfoje aludatas al la teatra vivo.

Krom kolekto de historiaj teatraj kostumoj, rekvizitoj kaj scenaj desegnoj de la duka moŝto mem prezentatas ankaŭ teatraj afiŝoj, la diversaj turneoj de la aktoraj trupoj, fotoj pri roloj/rolludantoj kaj scenoj, reĝisoraj notoj, libroj de sufloroj kaj ne malmultaj aŭtografoj.

Literaturo redakti

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2006, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 116-117

Eksteraj ligiloj redakti

Hejmpaĝo. de la muzeo. Arkivigite je 2014-02-25 per la retarkivo Wayback Machine