Technicolor

(Alidirektita el Teknikoloro)

Technicolor (Teknikoloro) estas kolorfilma procezo inventita en 1916 kaj poste plibonigita dum kelkaj jardekoj.[1] Ĝi estis la dua ĉefa kolorprocezo, post la brita Kinemacolor, kaj la plej disvastigate uzata kolorprocezo en Holivudo el 1922 al 1952. Teknikoloro iĝis konata kaj laŭdata pro sia tre saturata kolorenhavo, kaj estis dekomence plej ofte uzata por filmado de muzikaloj kiaj The Wizard of Oz (1939) kaj Down Argentine Way (1940), ikonaj filmoj kiaj The Adventures of Robin Hood (1938) kaj Gone with the Wind (1938), kaj eĉ animaciitaj filmoj kiaj Snow White and the Seven Dwarfs (1937) kaj Fantasia (1940). Dum teknologio maturiĝis ĝi estis uzata ankaŭ por malpli spektaklaj dramoj kaj komedioj. Foje eĉ nigra filmo — kia Leave Her to Heaven (1945) aŭ Niagara (1953) — estis filmita en Technicolor.

Titolkarto por la verko de Walt Disney nome Donald Duck kun averto "in Technicolor". En la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj en Usono oni produktis multajn kurtojn en Technicolor.
Foto el survivinta fragmento de The Gulf Between (1917), la unua filmo reklamita kiel Technicolor.
Foto el filmo de Technicolor nome The Toll of the Sea (1922)

Referencoj redakti

  1. Patento en Usono 1208490 en 1916-02-16 kaj 1916-12-12}}

Literaturo redakti

  • Fred E. Basten, Glorious Technicolor: The Movies' Magic Rainbow. Easton Studio Press, 2005. ISBN 0-9647065-0-4
  • Adrian Cornwell-Clyne, Colour Cinematography. London Champman & Hall, 1951.
  • Layton, James – Pierce, David: The Dawn of Technicolor, 1915–1935. George Eastman House, Rochester (N.Y.), 2015. ISBN 978-0-93539-828-1
  • Richard W. Haines, Technicolor Movies: The History of Dye Transfer Printing. McFarland & Company, 2003. ISBN 0-7864-1809-5
  • John Waner, Hollywood's Conversion of All Production to Color. Tobey Publishing, 2000.
  • Herbert T. Kalmus with Elenaore King Kalmus, Mr. Technicolor: The Fascinating Story of the Genius Who Invented Technicolor and Forever Changed the History of Cinema. MagicImage Filmbooks, 1993. ISBN 1-882127-31-5

Eksteraj ligiloj redakti