Telharmonio (en angla, Telharmonium) aŭ Dinamofono (en angla, Dynamophone) estas la unua instrumento tute elektronika kaj polifonia, patentita en 1897 de la usona inventisto, Thaddeus Cahill. Tamen, la invento ne estos finita ĝis 1906. Tiujare ĝi estis prezentita al socio en Holyoke.

Telharmonio de Thaddeus Cahill, 1897.

La unua prototipo de Telharmonio kostis ĉirkaŭ 200.000 dolaroj, pezis ĉirkaŭ 200 tunoj kaj estis 18 metroj longa.

La Telharmonio uzis elektromagnetisman tonradon por generi sonojn tipajn de la orgeno kaj de la piano. La sono kiun produktis la Telharmonio havigis ĝis 7 oktojn, po 36 notojn por oktavo kaj frekvencojn inter la 40 ĝis 4000 Hz.

Spite la troajn dimensiojn de la Telharmonio, la instrumento estis transportita trajne el Holyoke al Novjorko. Por tio, necesis 30 vagonoj. En Novjorko, li okupis tutan etaĝon de la teatro situa sur la angulo de la strato 39 de Broadway. Tie ĝi restis dum du jardekoj, pro tio, la konstruaĵo per la kromnomo Telharmonic Hall.

Vidu ankaŭ redakti