EdE-D

Tellef DAVIDSON (naskiĝis 1848, mortis la 3-an de oktobro 1921), norvego, distrikta lernejestro. Vojaĝinta sekr. de IOGT. Elokventa oratoro, kiu multe kaj lerte propagandis per paroladoj kaj per bontemplana gazetaro. E-isto de 1905. Ellaboris elementan korespondan kurson 1906 kaj fondis koresp. klubon 1907 kun sekcioj en 8 urboj. Verkis N-E vortareton, l907.