La Templo de Upsalo estis historia religia centro de la norena paganismo, kiu situis en Gamla Uppsala (Malnova Upsalo). Ĝi estis atestita en la verkaĵo de la 11-a jarcento Gesta Hammaburgensis ecclesiae pontificum de Adamo de Bremeno kaj en Heimskringla, verkita fare de Snorri Sturluson en la 13-a jarcento. Teorioj estis proponitaj koncerne la implicojn de la priskriboj de la templo kaj la rezultojn (aŭ manko de tio) de la arkeologiaj elfosejoj en la areo.

Midvinterblot - pentraĵo de Carl Larsson