Tenesmo

apartigilo

En medicino, tenesmo estas la sento de urinemo aŭ fekemo sen kapablo urini aŭ feki.

Priskribo redakti

Ekzistas du specoj de tenesmo:

  • Rektuma tenesmo estas fekemo sen kapablo feki, kelkfoje eĉ sen feko en la rektumo.
  • Vezika tenesmo estas urinemo sen kapablo urini, kelkfoje eĉ sen urino en la urina veziko.

Rektuma tenesmo redakti

Rektuma tenesmo estas simptomo de multaj malsanoj de la intesto, interalie:

Vezika tenesmo redakti

Vezika tenesmo estas simptomo de multaj malsanoj de la urina sistemo, interalie:

Etimologio redakti

La termino devenas de la samsignifa helena τεινεσμός teinesmós “tenesmo”, jam uzita de Hipokrato, kiu kombinas la morfemojn τείνω teínō “streĉi, strebi” kaj -εσμός -esmós “substantiviga sufikso”.

Eksteraj ligiloj redakti