Kanjona regiono de Oaĥako

(Alidirektita el Teotitlán (distrikto))

La Kanjona regiono de Oahako (hispane "región Cañada Oaxaqueña", loke ofte mallongigata nur "Cañada") estas parto de la subŝtato Oaxaca (en Esperanto Oaĥako) de Meksiko. Ĝi situas en la nordo de la subŝtato kaj nomatas laŭ la kanjono Cañada de Cuicatlán kiu ligas la valon de Oaĥako sude kun la valo de Tehuacán en la meksika subŝtato Puebla norde. La kanjono estis la plej grava antaŭkolumbia vojo inter la du valoj. Ĝi konkeriĝis kaj sekve kontroliĝis fare de la zapoteka ŝtato proksimume en la jaro 300 antaŭ nia erao.[1] La regiono kovras teritorion de 4398 kvadrataj kilometroj kaj en 2010 havis sume 200 140 loĝantojn. Administra centro de la regiono estas la urbo Teotitlan de Flores Magon, sed la urbo Huautla de Jimenez konsideratas precipa kultura regiona centro.

Kanjona regiono de Oaĥako
Regiono de la subŝtato Oaxaca
jen la regionoj de la subŝtato Oaxaca (Oaĥako): la Kanjona regiono de Oaĥako montratas ruĝe en la nordo
jen la regionoj de la subŝtato Oaxaca (Oaĥako): la Kanjona regiono de Oaĥako montratas ruĝe en la nordo
jen la regionoj de la subŝtato Oaxaca (Oaĥako): la Kanjona regiono de Oaĥako montratas ruĝe en la nordo
region of Oaxaca [+]

LandoMeksiko
RegionoOaxaca

ĈefurboTeotitlan de Flores Magon
- koordinatoj23° N, 97° U (mapo)23.083333333333-97.133333333333Koordinatoj: 23° N, 97° U (mapo)
Areo4 273 km² (427 300 ha) [+]


Kanjona regiono de Oaĥako (Meksiko)
Kanjona regiono de Oaĥako (Meksiko)
DEC
Kanjona regiono de Oaĥako
Kanjona regiono de Oaĥako

Map
Kanjona regiono de Oaĥako
vdr

La regiono estas dividita en du distriktojn, kiu plue subdividiĝas je po pluraj komunumoj (sume en la distrikto estas 45 komunumoj):

  • Cuicatlán (pli sude)
  • Teotitlán (pli norde)

La teritorio havas fekundan grundon kaj varman, mildan klimaton. Sekve en ĝi abunde produktatas mangoj, melonoj kaj avokadoj. La plejparte malmonta agrikulture uzata grundo estas akvumata per la riveroj Salado kaj Tomellín.[2]

Referencoj redakti