Terfero, nomita ankaŭ ercpura fero, estas fero kiu originiĝis sur la Tero, kaj estis trovita en metala formo pli ol kiel erco. Tera fero estas tre rara, kun nur unu ĉefa konata kuŝejo en la mondo, situanta en Gronlando.

Materialaj proprecoj redakti

Terfero similas al meteora fero, en tio ke ĝi enhavas gravajn kvantojn kaj de nikelo kaj de strukturoj Widmanstatten. Tamen, terfero tipe enhavas nur ĉirkaŭ 3% da nikelo, kio estas tro malmulto ĉe meteoritoj. Estas du tipoj de terfero. Kaj la tipo 1 kaj la tipo 2 enhavas kompareblajn kvantojn de nikelo kaj de aliaj malpuraĵoj. La ĉefa diferenco inter ambaŭ estas la enhavo de karbono.