Teritoria organizado de Kubo

La teritorio de Kubo subdividiĝas en 15 provincoj kaj la Speciala Municipo Isla de la Juventud kiu ne apartenas al ajna provinco. La lasta modifo okazis en aŭgusto 2010, kiam la Nacia asembleo de Kubo aprobis la kreadon de du novaj provincoj: Artemisa kaj Mayabeque surbaze de la divido de Havano, kune kun aldonaĵo de tri orientaj municipoj de Pinar del Río. Ĉi nova divido viglas ekde la 1-a de januaro 2011.

Provincias de Cuba

Unua nivelo redakti

  1. Pinar del Río
  2. Artemisa
  3. La Habana
  4. Mayabeque
  5. Matanzas
  6. Cienfuegos
  7. Villa Clara
  8. Sancti Spíritus
  9. Ciego de Ávila
  10. Camagüey
  11. Las Tunas
  12. Granma
  13. Holguín
  14. Santiago de Cuba
  15. Guantánamo
  16. Spaciala Municipo Isla de la Juventud

La provincaj ĉefurboj koincidas kun la nomo de la respektivaj provincoj krom en Mayabeque (ĉefurbo: San José de las Lajas), Villa Clara (Santa Clara) kaj Granma (Bayamo)

Historio redakti

Ekde 1878 ĝis 1976, Kubo estis dividita en 6 provincoj (de okcidento al oriento):

  • Pinar del Río
  • La Habana
  • Matanzas
  • Las Villas (nomata "Santa Clara" antaŭ 1940)
  • Camagüey (nomata "Puerto Príncipe" antaŭ 1899)
  • Oriente (nomata "Santiago de Cuba" antaŭ 1905)