Teritorio de UEA estis agadkampo de la ĉefdelegito kaj lia anstataŭanto en la intermilita periodo de UEA.

Jarlibro 1921 difinas la aferon jene (p. 43):

„Por grandega urbo, landparto aŭ tuta lando povas esti elektata Ĉefdelegito kaj anstataŭanto. Lia geografia agadkampo nomiĝas: „Teritorio de UEA“. La limoj de teritorio akordiĝu kun la ŝtataj landdividoj, kiel regionoj, provincoj, k.t.p., se la praktikaj bezonoj ne konsiligas alian apartigon. Teritorio estas fiksata per decido de la Komisiono, ĉu laŭ propra iniciato, ĉu laŭ peto de almenaŭ 15 najbaraj Delegitoj, kune reprezentantaj minimume 75 membrojn. La Komisiono ĉiam rajtas dividi aŭ kunigi teritoriojn.“

Jarlibro 1934 poste listigas (p. 78-79) jenajn teritoriojn de UEA (enkrampe jaro de la starigo):

Aŭstria (1926), Belga (1926), Brazila (1928), Brita (1924), Bulgara (1927), Ĉeĥoslovaka (1923), Dana (1934), Estona (1924), Finnlanda (1928), Franca (1934), Germana (1923), Hungara (1921), Japana (1924), Latva (1925), Litova (1932), Nederlanda (1929), Norvega (1932), Novjorka (1928), Novzelanda (1931), Pola (1927), Portugala (1927), Praha (1932), Rumana (1923), Saar (1921), Sveda (1928), Urugvaja (1929), Usona (1928).

Do ni vidas tie nur unu regionan teritorion (Saar) kaj du urban (Novjorka, Praha), aliaj estas identaj kun koncerna ŝtato.

En la delegita reto mem poste estas skribite ekzemple: Teritorio de UEA: Aŭstrio, Teritorio de UEA: Belgujo ktp., dum ĉe aliaj landoj, kiuj ne estas „teritoriaj“, tiu indiko mankas. La oficejon de la ĉefdelegito oni poste nomas Teritoria Oficejo, lian kason Teritoria Kaso k.s. La koncernaj informiloj poste nomiĝas Teritoria Tribuno kaj Teritoria Bulteno.

En la Enciklopedio de Esperanto de 1934 la teritorioj estas plurfoje menciitaj, sed mankas klarigo, pri kio temas.

Fontoj redakti

  • Oficiala jarlibro de UEA 1921
  • Jarlibro de UEA 1934