Termoparo estas konstruero el du diversaj sed ĉe la fino kuplitaj metaloj. La termoparoj servas plej ofte por mezuro de la temperaturo.
La termoelektra generatoro funkcias laŭ la sama principo, kuplita per du diverse dotitaj duonkondukaj materialoj. (legu pri tio la termoelektra malvarmigo).

Funkciado redakti

Okaze de temperatura diferenco ĉe liberaj finoj de la kunligitaj duonkondukaj materialoj, estiĝas elektra tensio laŭ la Seebeck-efiko.

La potenciala diferenco estas proksimume proporcia al la temperatura diferenco kaj dependa de la konduka materialo. Ĉe metalaj duonkondukiloj aperas tensio de kelkaj mikrovoltoj ĝis milivoltoj.

La plej oftaj termoparoj estas:

  • nikel-krom/nikelo -90 ĝis 1370 °C (tipo K; plej ofta tipo)
  • fer-kupro/nikelo -50 ĝis 760 °C (tipo J; por industria uzo)
  • platina-platina/rodio 0 ĝis 1760 °C (tipo S; por alta temperaturo)

Por mezuroj de pli altaj temperaturoj, (T > 1600 °C) oni uzas iridio-iridio/rodio-termoparojn, por mezuro de pli malaltaj temperaturoj (T < -250 °C) oni uzas oro/fero-nikelo/kromo- aŭ oro/fero-oro/arĝento-termoparojn.

Apliko redakti

Oni uzas al termoparojn krom temperaturmezurado ankaŭ por energioproduktado (termovoltaiko). Tiam oni uzas anstataŭ metaloj duonkondukajn materialojn, ekz. Bi2Te3, PbTe, SiGe, BiSb aŭ FeSi2, kiuj havas la efikecon de 3-8 %. Tiuj estas uzataj plej ofte por produkti fajrerojn aŭ en kosmosondiloj, kie la disfalantaj radioizotopoj donas la necesan varmon.