Testamento de Sankta Francisko

La Testamento de Sankta Francisko estas la lasta esprimo de lia idealo, volo kaj admono al liaj fratoj kiun la sanktulo diktis en 1226, eble en septembro, ne multe antaŭ sia morto. Ĝi konsistas je ĉirkaŭ 850 vortoj kaj estis diktita certe en la itala vulgara kaj zorgemaj fratuloj ĝin tuj almetis al la latina kaj ignoris la eventualan vulgaran tekston kiu, bedaŭrinde ne konserviĝis.

Analizo kaj komento pri la teksto redakti

Francisko dediĉas pli ol la duonon el sia Testamento al la reelvoko pri kelkaj epizodoj de sia persona vivo kaj de sia praa komunumo: el lia renkonto kun la leprulo al saluto de la paco, la historio estas revizitata subinsigne de la dono de “Tiu kiu estas la senkompara bono, eterna, el kiu descendas ĉiu bono kaj sen kiu ne ekzistas bono”; [1] lia fido kaj amo al sacerdotoj kiaj donacantoj de la dia vivo sendepende de iliaj pekoj, kaj la alfluo de fratuliĝontaj ĉirkaŭ li.

En la dua parto, pli mallonga ol la unua kun kiu, foje, enhave intermiksiĝas, estas diversmaniere karakterizita: malaperas la stilo reelvoka kaj intervenas tiu precepta/normiga, rekonebla pro la tipa lingvo, encentrigita ĉirkaŭ du konceptoj inter si ligitaj: la koncepto de obeo kaj koncepto de aŭtoritateco.

Tiujn preceptojn Francisko enokulas kiaj decidoj de sia persona pasinta kaj konstanta konduto: “Mi volas” (latine: volo, itale voglio) ripetata ses fojojn kun spefica objekto (alifoje ripetita en la sama objekto). Nome li priskribas siajn taskojn por diri taskojn de unuopuloj de siaj kunfrataroj. Mi volas ses foje ripetata koncernas: peti spiritan helpon al sacerdotoj, ilin honori, honori la kristanajn misterojn, materie respekti la diajn vortojn, labori, obei al la generala superulo, havi spiritan gvidon.

Li ne sin proponas kiel ekzemplon, sed nur kiel iun kiu volas tiel konduti: la stila delikateco, fortigita de lia historio konita ĉe ĉiu fratulo, ne lasas dubon ke tiu volo egalvaloras “Ni volas, Ni devas...”.

La insisto pri admiro pri sacerdotoj kaj ekleziaj aŭtoritatuloj estas klara distanciĝo el kontraŭekleziaj oponantoj pro la nehonesta, vera aŭ supozita, konduto de sacerdotoj. Elstariĝas la Francisko katolika, kiu scias ke la ĝusta fido estas konfidita al la Eklezio.

La ordono de la lavoro por vivteni la komunumon devas antaŭi kaj akompani la vivon en malriĉeco. Eble Francixko sperte konstatis ke nenifarado ne realigas la voton de malriĉeco kian li proponis.

La dua testamento de Sankta Francisko redakti

Dum la printempo de 1226, do antaŭ tiu definitiva de septembro samjara, Francisko deĵoris en la toskania urbo Siena kiam, sekve ke insista el buŝo sanga elfluo, liaj kompanuloj timis ke lia vivo estas finiĝanta kaj petis ke li allasu siajn lastajn volojn kaj sugestojn al siaj fratuloj kaj fratulinoj. Kaj li diktis jenon: “Mi benas ĉiujn miajn fratojn, kiu estas en tiu Religio (= Religia Ordenoj) kaj tiujn kiuj en ĝin eniros ĝis la fino de la mondo. Kaj ĉar, kaŭze de febleco kaj suferoj de la malsano, mi penas paroli, mallonge mi manifestas miajn volojn per tiuj tri vortoj. Nome: kiel signo kaj memoro de la mia beno kaj de mia testamento, ĉiam ili sin amu unu la aliajn, ĉiam ili amu kaj observu nian sinjorinon sanktan Malriĉecon, kaj ĉiam ili estu fidelaj kaj submetitaj al la prelatoj kaj al ĉiuj klerikoj de la sankta patrino Eklezia”. [2]

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Parafrazo de Patronia ĉeesta en la “Regulo Nesigelmarkita” (Regulo kiun Francisko elpensis por siaj fratuloj sed ne prezentis al la aprobo de la supera eklezia aŭtoritato). Se la vivo, kaj la historio kiu sur ĝi normiĝas, estas donaco, sekvas ke ĝi devas esti ricevita kun la koro kaj mano de almozanto
  2. En la origina latina: “Scribe qualiter benedico cunctis fratribus meis, qui sunt in religione et qui venturi erunt usque in finem seculi. Quoniam propter debilitatem et dolorem infirmitatis loqui non valeo, breviter in istis tribus verbis patefacio fratribus meis voluntatem meam, videlicet: ut in signum memorie mee benedictionis et mei testamenti semper diligant se ad invicem, semper diligant et observent dominam nostram sanctam paupertatem et ut semper prelatis et omnibus clericis sancte matris ecclesie fideles et subiecti existant”.

Bibliografio redakti

  • Ĝenerala pri Sankta Francisko

[1] [2] [3]

Eksteraj ligiloj redakti

  • Testamento latinlingva

[4][rompita ligilo]

  • Testamento itallingva [5][rompita ligilo]

Vidu ankaŭ redakti