Testudkolora kato estas kato, kies haŭto havas la koloron de testudŝelo, kun nigraj kaj ruĝaj haroj. Kiam ankaŭ ĉeestas blanka koloro, tiam oni parolas pri trikolora kato. Pro genetikaj kialoj, temas preskaŭ ekskluzive pri katinoj.

Katino kun testuda haŭtkoloro

Testudkoloraj katoj redakti

Ĝi estas miksaĵo de ruĝa (pli-malpli intensa) kaj nigra koloroj same kiel ĝiaj derivaĵoj kiel ĉokolada aŭ cinama kaj ĝiaj stompoj kiel bluo. La grandeco de la makuloj varias de tre fajnaj ĝis grandaj koloraj areoj.

Ĉi tiu haŭtkoloro troviĝas ĉe hejmaj katoj kaj ĉe katoj de pura raso.

Trikoloraj katoj redakti

La trikolora haŭtkoloro estas testuda haŭtkoloro, al kiu estas aldonitaj blankaj makuloj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti