Por la simptomo de malsano, vidu la artikolon Tetanio. Por la infekta malsano, vidu la artikolon Tetanoso.

En fiziologio, tetano[1] estas la stato de daŭra kontrahiĝo de muskoloj.

Priskribo redakti

Tetano estas la daŭra muskola kontrahiĝo, kiu okazas kiam la motora nervo konektita al skeleta muskolo emisias agpotencialojn ĉe alta frekvenco. Dum ĉiu livero de la agpotencialo, la muskolo kontrahiĝas kaj poste malkontrahiĝas; tamen, se la frekvenco de la agpotencialo estas tre alta, do la muskolo restas en kontrahita stato.

Okazoj redakti

Tetano estas ordinare normala — ekzemple, dum levado de pezaĵo. Kelkaj sidformoj postulas tetanon por stabileco.

Volonta tetano estas normala, sed nevolonta tetano povas esti aŭ fiziologia aŭ patologia. Patologia nevolonta tetano nomiĝas tetanio.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti