La Texas Longhorn (Teksasa Longkornulo) estas raso de bovo konata pro siaj karakteraj longaj kornoj, kiuj povas etendiĝi al ĉirkaŭ 1.8 m el pinto al pinto ĉe virbovoj, kaj 2.1 m el pinto al pinto ĉe kastritoj kaj esceptaj bovoj.[1]

Bovo Texas Longhorn.

Ili estas posteuloj de la unuaj bovoj de la Nova Mondo, alportitaj post la alveno de Kristoforo Kolumbo kaj la hispanaj kolonoj, kaj havas tre fortan toleron kontraŭ sekeco. La Teksasaj Longkornuloj estas konataj pro sia diversa koloraro, kaj ili povas esti de ajna koloro aŭ kolormiksaĵo, sed la plej dominantaj estas miksaĵoj de malhelruĝaj kaj blankaj.

Rasregistroj por tiu raso estas la Texas Longhorn Breeders Association of America, fondita en 1964 de la ranĉisto de Kerr County nome Charles Schreiner, III; la International Texas Longhorn Association, kaj la Cattlemen's Texas Longhorn Registry.[2]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Siebert, Charles (Julio 2011). "Food Ark". Arkivigite je 2018-03-08 per la retarkivo Wayback Machine National Geographic.
  2. "Cattlemen's Texas Longhorn Registry". Cattlemen's Texas Longhorn Registry. Alirita la 20an de Majo 2018.