Thatta

(Alidirektita el Thatto)

Thatta, esperantigebla kiel Tato, (en urdua lingvo: ٹھٹہ, en sindha:ٺٽو) estas historia urbo el 22.000 loĝantoj en la provinco pakistana Sindh, proksime al la lago Kalri, la plej granda en la lando. La ĉefaj monumentoj de Thatta estis deklaritaj Monda heredaĵo de Unesko. Pro ĝia proksimeco al Karaĉio, la urbo ricevas multajn vizitantojn.

Thatta
urbo [+]

Koordinatoj24° 44′ 46″ N, 67° 55′ 28″ O (mapo)24.74611666666767.924336111111Koordinatoj: 24° 44′ 46″ N, 67° 55′ 28″ O (mapo)
HorzonoPakistana Norma Horzono [+]
Map
Thatta
Vikimedia Komunejo:  Thatta [+]

Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo

Maŭzoleo en Thatta
Lando  Pakistano
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj iii
Fonto 143
Regiono** Azio kaj Oceanio
Geografia situo 24° 44′ 46″ N, 67° 55′ 28″ O (mapo)24.74611666666767.924336111111
Registra historio
Registrado 1981  (5-a sesio)

Geografia lokigo sur la mapo : Pakistano

Thatta (Pakistano)
Thatta (Pakistano)
DEC
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

Inter la monumentoj de Thatta elstaras la Moskeo de Jama, konstruita de Ŝaho Jahano inter 1647 kaj 1649. La moskeo havas 101 kupolojn kaj ligne konstruita pro kio la voĉo de la imamo atingas ĉiun parton de la konstruaĵo sen bezono de laŭtparoliloj.

ANkaŭ menciindas la tomboj de Jam Nizamuddin, kaj de pluraj guberniestroj kaj mogolaj oficiroj. En la proksima monteto Makli troviĝas la antikva tombejo kiu havas milojn da tomboj.