The Free Spirits (La liberaj spiritoj) estis usona grupo konsiderata kiel la unua rokĵaza muzikgrupo. La grupo ankaŭ asimilis elementojn de popmuziko kaj garaĝa roko.

The Free Spirits
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
vdr

La grupo formiĝis en Novjorko kiel ĵaza grupo. Ĉiu membro krom Baker havis ĵazan sperton. Laŭ perkutisto Bob Moses, gitaristo Larry Coryell turnis la grupon al pli rok-orientita muziko. La grupo plurfoje ludis en novjorka klubo The Scene sed ili enspezis malmulte da mono de la spektakloj, oni pagis nur dek dolarojn por grupo nokte.