The Loneliness of the Long Distance Runner (filmo)

The Loneliness of the Long Distance Runner estas brita filmo de 1962 bazita sur mallonga rakonto samnoma. La scenaro, same kiel la rakonto, estis verkita de Alan Sillitoe. La filmo estis reĝisorita de Tony Richardson, unu el la novaj junaj kinreĝisoroj kiu eliris el la etoso de la dokumentaj filmoj, nome serio de filmistoj el la 1950-aj jaroj konataj kiel movado de Free Cinema.

La verko fokusas al Colin, malriĉa junulo el Nottingham el deprima hejmo en areo de laborista klaso, kiu havas malesperajn planojn en sia vivo kaj malmultajn interesojn krom krimeto. La knabo turniĝas al long-distanca kurado kiel metodo kaj de emocia kaj de fizika fuĝomaniero el sia situacio.

La rolo de Colin estis ludita de Tom Courtenay. La ĉefrolulo estis sendita al korektejo por junuloj, kie li trovas en atletiko manieron eliri el aĉa situacio, dum la zorganto same klopodas uzi tiun metodon por plibonigi la ĝeneralan kondiĉon de junulo.