The Sound of Jazz estis ĵaza televidelsendo, kiun CBS rekte disradiis la 8-an de decembro 1957 el la CBS Studio 58 (Town Theater, 10-a Avenuo) en Novjorko. La filmo estas fama pro la amasa renkonto de ĵaz-mituloj de la plej variaj stiloj kaj apartenas kun „Jazz on a Summer's Day“ de la Newport Festival de 1958 al la klasikaj ĵazfilmoj de la 1950-aj jaroj.

La elsendo estas aparte fama pro tio, ke ĝi kelkajn el la plej bone konservitaj filmdokumentoj de ĵazgranduloj kiel Billie Holiday kaj Lester Young nefalsite montras iliajn reagojn unu je la alia – parte kiel aŭskultantoj en la fono. Holiday kaj Young, kies kunlaboro en la 1930-aj jaroj estis fama, post longa tempo renkontas unu la alian, ambaŭ jam markitaj per drogoproblemoj. Lester Young pro sankaŭzo povis kunmuziki nur en „Fine and Mellow“ kaj ne estas prezenta je la resto de la registraĵo. Ambaŭ mortis malpli ol du ĵarojn poste en 1959. En la filmo oni vidas kapjesadon de Billie Holiday je la fino de la soloo de Lester Young´s Solo.[1]

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. La cirkonstancojn de la koncerto, kompreneble kun Billie Holiday en la ĉefa rolo detale priskribas Julia Blackburn je la fino de la biografio de Billie Holiday (Berlin Verlag 2006)