The Straits Times (ĉine 海峡时报) estas anglalingva gazeto de Singapuro. Ĝi estas nuntempe posedita de la firmao Singapore Press Holdings (SPH). Ĝi estas la plej vendata gazeto de la tuta lando, kun proksimume 388 500 ekzempleroj ĉiutage en aŭgusto 2006, kaj laŭ variaj taksoj ĉirkaŭ 1,23 miliono da legantoj en 2008.

The Straits Times estis fondita la 15-an de julio 1845, dum la epoko de la brita kolonia imperio, kaj estas rigardebla kiel la posteulo de pluraj aliaj gazetoj kiel la Singapore Chronicle. Post kiam Singapuro forlasis Malajzion en 1965, la gazeto iom pli koncentriĝis sur insulaj aferoj, tiel ke aperis aparta New Straits Times por malajziaj legantoj.