Theo J. van Woerden

Theo J. van WOERDEN (naskiĝis 1922 - mortis la 17-an de marto 1994 en Hago) estis nederlanda esperantisto.

Gvidanto dum la lastaj 20 jaroj de la Haga sekcio de Nederlanda E-Asocio, li iniciatis la oficialigon de E-Centro Nederlando en tiu urbo. Danke al liaj klopodoj eldoniĝis la reviziita E-nederlanda-E vortaro de A.J. Middelkoop en 1986 kaj la konsultverko Het Eŝperanto de P. Janton en 1987.