EdE-W Theodor WEDER (veder) ankaŭ konata kiel T. Veder, usona civitano, laboristo en kemia industrio. Nask. 24 febr. 1900 en Gross-Schönau, Germanujo. Eklernis Esperanton en publika lernejo. Dummilite kiel soldato en hospitalo renkontis esperantistojn inter anglaj militkaptitoj. Tio ligis lin pli forte al Esperanto. De 1923 propagandas en New York. Eldonis 1930 „Ĉirkaŭ la globo“, 1931, „Sennaciista Bulteno“. Faris en 1931 vojaĝon tra diversaj landoj kaj parolis por laboristaj grupoj. Ekde sept. 1932 eldonas „The Workers' E-Letter“, por propagando inter laboristoj. Li mortis en la fino de la 60aj jaroj.

Theodor Weder
Persona informo
Naskiĝo 24-an de februaro 1900 (1900-02-24) (124-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Tradukoj redakti

  • "Komentoj al la komunista manifesto", SAT, 1934.
 
 La libreto krom enkonduko ampleksas tri tekstojn: la en la titolo nomitan, kies aŭtoro estas d-ro Leon, poste la antaŭparolon de la manifesto de Engels kaj artikolon de Arnold Peterson kun la surskribo „ĉiun potencon al la Socialista Industria Unuiĝo“. La du usonaj aŭtoroj asertas, ke Engels per la vorto „komunismo“ celis la ideon de nuna socialismo, ĉar liatempe oni nomis nur utopistajn grupojn „socialistoj“, plue ili konstatis ke sovetoj ne taŭgas por plene industriiĝintaj ŝtatoj kiel la respublikoj (sic) de USA. Ambaŭ eldiroj

pli malpli nur interesos kredantojn; alipensanto restos indifennta koncerne ilin. Laŭdinda estas la relative bona stilo de la verko, precipe de la enkonduko, kies kelkaj esprimoj eĉ ekaŭskultigos la leganton (nuntempigi, mantelumi, fingromontri per piednoto). Grave malkorektaj estas la esprimoj „dum“ anst. „kiom longe“ kaj „fare de“ anst. „per“. Kiel strangaĵon mi citu jenan eldiron, pri

kiu cetere kulpas Engels: „La germanaj represaĵoj (de la manifesto) ne estas nombreblaj, tie estas almenaŭ dekdu entute“. Mi esperas, ke socialistoj scipovas nombri plien ol ĝis dek. D-ro Biehler. Aŭstria Esperantisto n104 (jan 1934) 

Eksteraj ligiloj redakti