Thomas ALDWORTH estas angla esperantisto kaj komunisto. Ulrich Lins raportas en sia libro La Danĝera Lingvo, ke li en 1936 vizitis Leningradon kaj konstatis, ke la Esperanto-vivo tie post longa stagno revigliĝis. Tamen jam en 1937 li konstatis, ke liaj leteroj al esperantistaj amikoj en Leningrado revenis kun la poŝta rimarko "ne konata".