Three Mile Island
![]() | Ĉi tiu artikolo temas pri nuklea elektrejo. Por nuklea akcidento ene de ĝi rigardu la paĝon Nuklea akcidento de Three Mile Island. |
Three Mile Island aŭ Tri-Mejla Insulo estas insulo en la rivero Susquehanna, proksime de Harrisburg, en federacia ŝtato Pensilvanio, en Usono. Tiun nomon portas la tie funkcianta nuklea centralo kaj la plej grava nuklea akcidento de ties en Usono.
Three Mile Island | |||
---|---|---|---|
![]() jaro 2021 | |||
Situo | |||
Geografia situo | 40° 9′ 7″ N, 76° 43′ 30″ U (mapo)40.152047-76.724911Koordinatoj: 40° 9′ 7″ N, 76° 43′ 30″ U (mapo) | ||
| |||
Datumoj | |||
Malfunkciigo: | 2019 | ||
La nuklea akcidento
redaktiLa nuklea akcidento okazis la 28-an de marto en 1979, je la 4-a horo matene. Tiam fermiĝis la aŭtomata ventilo de la 2-a reaktoro kaj tiel ĉesis la postplenigo kun malvarmiga akvo. Pro tio la komanda instalaĵo haltigis funkciadon de la reaktoro, sed dum la sekvaj horoj - pro seria misfunkciado de instalaĵoj kaj homa nekompetenteco - granda kvanto da malvarmiga akvo forfluis el la reaktoro. Tiel la reaktora kerno venis en liberan aeron kaj la cirkonia kovraĵo de la nuklea fuelo kontaktiĝis kun la ĉirkaŭa trovarmegiĝanta akvovaporo. Estiĝis granda kvanto el hidrogena gaso, kiu liberiĝis el la reaktora ujo kaj plenigis la sekuran zonon en la reaktora konstruaĵo.
El la hidrogeno kaj la radioaktivaj gasoj apenaŭ atingis kvanto la liberan eksteran aeron kaj eĉ tiuj ne minacis sanon kaj vivon de la laboristoj kaj la proksimaj loĝantoj. Oni restarigis la konvenan malvarmigon de la reaktoro jam en la sekvaj tagoj.
Post la akcidento
redaktiKvankam sanaferaj sekvoj de la nuklea akcidento de Three Mile Island estis neglekteblaj, apenaŭ mezureblaj, la afero forte tuŝis la nuklean industrion en la Usono. Oni tuj haltigis - nur provizore – sep aliajn, similfunkciajn reaktorojn, ĉesigis aŭ prokrastis permeson por novaj nukleaj reaktoroj.
La elektroproduktaj entreprenoj ne povis konstrui novajn nukleajn centralojn ĝis meze de la 1980-aj jaroj. La akcidento fortigis zorgojn de la publiko kaj kontraŭstaron kontraŭ novaj nukleaj centraloj.
La reaktorbloko numero 2 estis tiel difektita (fandis 52 % de la kerno), ke oni neniam reaktivigis ĝin. Malkonstruado progresas malrapide, kaj supozeble ne estos plenumita antaŭ jaro 2052.
La sendifektitan blokon numero 1 oni refunkciigis en 1985, elŝaltis 2019, sed 2024 konigis planojn pri reaktivigo 2028, en kunlaboro kun Microsoft [1][2][3].
Referencoj
redakti- ↑ Constellation to Launch Crane Clean Energy Center, Restoring Jobs and Carbon-Free Power to the Grid. Constellation Energy (September 20, 2024).
- ↑ Hiller, Jennifer, "Three Mile Island's Nuclear Plant to Reopen, Help Power Microsoft's AI Centers", September 20, 2024.
- ↑ Sherman, Natalie, "Three Mile Island nuclear site to reopen in Microsoft deal", BBC News, September 20, 2024.