La tigrajoj estas etno en Etiopio. En Eritreo vivantaj anoj de tiu etno estas nomataj tigrinjoj. Tigrinya ankaŭ estas la nomo de la tigraja lingvo. Ne ekzistas unueca memnomigo; tradicie la anoj de tiu etno kaj en Etiopio kaj en Eritreo nomas sin "Habesha" (abisenoj), sed tiu nomo ampleksas ankaŭ aliajn etiopo-ŝemidajn etnojn pli sude.

Tigrajoj
etno
Suma populacio
7 000 000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
tigraja lingvo
vdr

Disvastiĝo

redakti

Estante 7 milionoj da homoj kaj proksimume 10 procentoj de la loĝantaro la tigrajoj post la oromoj kaj la amharoj estas la tria plej granda etna grupo de Etiopio.